József Huszti
József Huszti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1887 en Zalabér |
Morto | 2-an de januaro 1954 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Rav-31. sírbolt |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1908–1911) |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Ferenc Huszti (en) |
Parencoj | Domokos Kosáry (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo literaturhistoriisto |
József Huszti [jOĵef husti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszti József estis hungara klasika filologo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1939).
József Huszti [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1887 en Zalabér. Li mortis la 2-an de januaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Huszti frekventis mezlernejojn en Budapeŝto, Keszthely, Zirc, Eger. Li aliĝis al cistercianoj en 1905, sed post 2 jaroj li forlasis la ordenon. Li frekventis poste universitatojn en Munkeno, Vieno, Parizo, dume li komencis instrui en 1911 en gimnazio. En 1921 li habilitiĝis en universitato en Budapeŝto, sed ekde 1923 li instruis en universitato en Szeged, kie li estis katedrestro. Baldaŭe li estis gastoprofesoro en Vieno kaj Romo. En 1928 li revenis al Budapeŝto, kie li instruis ĝis la emeritiĝo en 1948.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Diderot és Terentius (1913)
- Celio Calcagnini in Ungheria (1922)
- Orazio nella letteratura ungherese (1936)
- Der humanistische Hof König Matthias (1940)
- Pier Paolo Vergerio és a magyar humanizmus kezdete (1955)
- Latin chrestomathia a gimnázium és leánygimnázium 5–8. osztálya számára (Latina krestomatio por gimnazianoj), (1957), (1991)